Radikoj de nia unuiĝo estas, kadre de niaj neformalaj aktivaĵoj, en la jaroj 1997-99. En 2002 estis fondita formala societo Alter Nativa, kiu okupiĝis pri environmentalaj (naturmediaj) projektoj, same kiel pri konstruado de propra loka komunumo kaj enkonduko de elementoj de la alternativa ekonomio en la praktikon kaj la vivon unue de niaj membroj kaj poste ankau de la simpatiantoj pri la ideoj de renovigo de la komunumo kaj reciproka interhelpo. Kaj tiel preter la jam tradiciaj projektoj pri malaltigo de rubaĵ-kvantoj, ĉu „rubaĵ-klerigado“ kaj utiligo de nekomerca alternativa biblioteko, ekestis la por ni karaj aktivaĵoj: Reciproka interhelpo kaj Nutraĵa kooperativo, pri kies detaloj vi ekscios sur tiuj ĉi ret-paĝoj.

Estas malfacile per kelkaj vortoj priskribi niajn klopodojn, eble plej trafe esprimeblaj per la vortoj „kunaparteneco, solidareco, reciproka interhelpo, fido…“.

En majo 2004 kelkaj aktivuloj de nia unuiĝo decidis transfandi niajn ideojn de kunaparteneco, fido kaj harmonio en la ĉiutagan vivon, en propran komunumon kun simile etike pensantaj homoj. Pro tio ili fondis en la civito Brdárka (apud Rožňava, orienta Slovakio) celkonscian komununom de la homoj loĝantaj la saman spacon kaj partoprenantaj laborojn en sencohavaj projektoj.

Ni scias, ke ni ne estas la solaj, kiuj opinias, ke malgrandaj, pli-malpli memsufiĉaj hom-komunumoj kun komuna etiko kaj sufiĉa nivelo de la estimo al si mem kaj al la naturaj fontoj, pli survojas al daŭripova evoluo ol la nuntempaj urbaj komunumoj de kvartaloj kaj gigantaj projektoj. Ni scias ankaŭ, ke ne ĉiu havas la eblon de tago al tago ŝanĝi sian vivon. Plej multaj homoj tamen havas la eblon subteni ĉu morale, ĉu per konsilo aŭ materie, la klopodojn de grupoj similaj al la nia. Se vi decidus subteni nian grupon, vi povas eluzi unu el la manieroj de nia subteno, la inspirojn vi trovos ĉi tie.

Ni klopodas pri pozitiva ŝanĝo de la homaj valoroj kaj de la nuntempe renversita hierarkio de la preferoj – pri renovigo de la estimo al la naturo kaj la vivo, returniĝo de la racio kaj la superkonsumado al racia modesteco, de agresemo al toleremo, de konkurenco al kunlaboro, de hasto je materia komforto al progreso de spiritaj valoroj kaj renovigo de la socio, direkte al dauripova evoluo kaj etiko. Al decentraligo kaj demokracio, plenumo de la hombezonoj plejparte el naturaj fontoj, proksimigo de la la decidado al la homoj mem, al la loka nivelo.